Kondiĉoj kaj oftaj demandoj

Kondiĉoj

Vi partoprenas la aranĝon laŭ propra persona respondeco. Kompreneble, kvankam la organizantoj ne estos jure respondecaj pri eventualaj damaĝoj aŭ malbonfartoj, ili faros sian plejbonon por krei sanan kaj sekuran etoson.

Nek la sendado de la aliĝilo nek la aŭtomata konfirma mesaĝo de la aliĝo signifas akcepton de la mendo de la organizantaro. Via aliĝo validas post pago de minimume 30€. Bonvenas antaŭpago de plenaj kotizoj.

Antaŭpago transdoneblas al alia persono, kiu ankoraŭ ne antaŭpagis. En kazo de malaliĝo, antaŭpago nur repageblas se vi antaŭpagis pli ol 30€ – tiukaze redoneblas via antaŭpago minus 30€.

En kazo de klara miskonduto dum la aranĝo la organizantoj havas la rajton ekskludi vin de la aranĝo kaj tereno.

Ŝanĝi vian mendon de manĝo aŭ loĝprefero estas ĝis 15.07.2017 senpage. Ŝanĝoj post tiu dato estas daŭre eblaj (laŭ disponebleco) sed kostas 5 eŭrojn je ŝanĝo.

IJK estas publika junulara aranĝo dum kiu oni ankaŭ fotas kaj filmas. Aliĝante al la aranĝo vi akceptas aperi en fotoj kaj filmoj, kiuj poste povos esti publikigitaj, krom se vi eksplicite, skribe sciigos la organizantojn plej malfrue kiam vi subskribas ĉi tiun regularon (en la aliĝilo).

IJK estas junulara aranĝo, dum kiu oni festas ankaŭ nokte. Tio povas ankaŭ dumnokte esti aŭdebla en via ĉambro.

En la kongresejaj konstruaĵoj estas strikte malpermesite fumi. Ekster la domoj estas multe da libera spaco, tamen bonvolu atenti, ke fumante vi ne ĝenu aliajn partoprenantojn (ekzemple, ne fumu proksime de fenestroj aŭ proksime de lokoj, kie okazas iuj aktivaĵoj).

Se unu aŭ pliaj de tiuj kondiĉoj estas nevalida aŭ neefika, la efikeco de la aliaj kondiĉoj ne estas influita de tio.

La kongreso okazas en Togolando, do evidente validas tie leĝoj de Togolanda Respubliko. Ene de la kongresejo ni estos solaj – nur Esperantistoj. Tio signifas, ke tie ni estos pli liberaj ol ekster la kongresejo. Bonvolu tamen zorgi, ke nia libereco restu nur en la kongresejo – kaj por nia komuna sekureco kaj por ke ni ne kaŭzu problemojn al niaj bonvolemaj gastigantoj.

Aliĝante al la kongreso vi devas akcepti ĉiujn tiujn kondiĉojn. Kaze de ajnaj problemoj dum la kongreso, bonvolu kontakti la organizantojn.
 
 

Oftaj demandoj

Ĉi tie listigitas oftaj demandoj pri la proksimiĝanta kongreso en Aneho kaj la respondoj estis preparitaj fare de la organiza temo de la IJK. Se vi serĉas respondon rilatan al TEJO, bonvolu iri al oftaj demandoj en la retpaĝo de TEJO.

Kiujn dokumentojn bezonas eksterlandanoj por eniri Togolandon?

Tio dependas de tio el kiu lando vi venas. Por plej multaj landoj necesos vizo. Nemalofte povas okazi, ke la vizo akireblas tre facile. Ekzemple oni povas ricevi vizon simple pagante ĝin ĉe la konsulejo/ambasadejo aŭ ĉe la landlimo, sen bezono havi oficialan invitleteron. Povas okazi, ke bezonatos flava vakcinlibreto aŭ/kaj sanasekuro. La reguloj estas malsamaj por diversaj landoj, do bonvolu mem kontakti Togolandan ambasadejon aŭ konsulejon respondecan pri via devenlando kaj tie akiri plej certajn kaj fidindajn informojn. Problemkaze ne hezitu kontakti la organizantojn.

Ĉu necesas specialaj vakcinoj por iri al Togolando?

Tio ankaŭ dependas de la lando el kiu vi venas. Ekzemple, por multaj eŭropanoj deviga estas vakcino kontraŭ flava febro. Rekomendatas ankaŭ aliaj vakcinoj, sed ili ne estas devigaj. Ni rekomendas konsultiĝi kun via kuracisto aŭ almenaŭ serĉi en vialingva interreto informojn validajn por civitanoj de via lando irantaj eksterlanden. Bonvolu ekzorgi pri tio frue (prefere kelkajn monatojn) antaŭ la kongreso, ĉar kelkaj vakcinoj bezonas longan tempon aŭ eĉ kelkfojan vakciniĝon por ekfunkcii!

Ĉu necesas havi asekuron?

Tio povas sed ne devas esti deviga por akiri vizon – dependas de lando. Tamen ni ĉiukaze rekomendas al vi aĉeti tian asekuron. Por eventuala prizorgo fare de sanservo vi devos pagi proprapoŝe, kio povas evidentiĝi tre multekosta. Havi personan sanasekuron por la vojaĝo estas ege konsilinde por eviti aŭ almenaŭ mildigi tiujn eventualajn kostojn.

Ĉu samseksemuloj povas sekure eniri Togolandon kaj partopreni la kongreson?

Samseksa seksuma agado (kaj ina, kaj malina) estas kontraŭleĝa en Togolando. Por ne havi problemojn, ni rekomendas eviti ajnan publikan elmontron de amo inter samseksuloj.

Se temas pri la kongresejo, ĝi estas sufiĉe granda kaj ĉirkaŭbarita tereno kie ni, Esperantistoj, estos solaj. Ekzistas interkonsento kun la direktoro de la lernejo kaj kun la LKK, ke ene de ĝi ni rajtas konduti kiel ni volas. Tio inkluzivas vestmanieron, parolesprimon, kaj fizikan elmontron de amo (ekz. teni manojn, brakumi, kisadi).

Ni garantias ke samseksemuloj povos sekure kaj libere esprimi sin ene de la kongresejo. Ni tamen rekomendas al ĉiuj (sendepende de sia seksa orientiĝo) konduti en deca kaj respektema maniero, ĉiu laŭ sia propra pritakso, kaj tenante en konsidero la interkulturan etoson de la IJK.

Ĉu transgenruloj povas sekure eniri Togolandon kaj partopreni la kongreson?

Se temas pri la kongresejo, la respondo estas tute sama kiel en la antaŭa demando. Ĉiuj estas bonvenaj en la kongreso kaj povos senti sin komforte kaj sekure tie.

Bedaŭrinde ankoraŭ ne tuta Togolando estas Esperantujo. Se temas pri personoj, kies genra esprimo ne eniras en norman imagon de unu el du genroj, ina aŭ malina, ni devas honeste diri, ke ili ne nepre povas senti sin komforte en la stratoj de Togolando. Kvankam ne estas risko, ke transgenruloj povus esti arestitaj aŭ punitaj aŭ io tia, tamen ili povus konfrontiĝi kun primokoj aŭ insultoj surstrate. En tiaj kazoj eblaj solvoj estas aŭ nevidebligo de transgenreco aŭ restado en kongresejo dum la daŭro de la evento. Ĉiukaze ni petas kontaktiĝi kun la organiza temo por pritrakti tion kaj organizi por vi sekuran kaj komfortan ĉeeston. Ni kore pardonpetas por malsimpleco de la situacio, sed bedaŭrinde en povo de organiza teamo estas nur tio, kio okzas ene de la kongresejo.

Kia estas leĝa situacio pri alkoholo, drogoj kaj cigaredoj en Togolando?

Ĉiuj drogoj (inkluzive de kanabo) kanabo estas kontraŭleĝaj en Togolando (samie kiel en multegaj aliaj afrikaj landoj). Oni do atentu ne kunhavi ilin vojaĝante al Togolando, ĉar oni tiel oni riskas areston.

Cigaredoj kaj alkoholaĵoj estas permesataj kaj nemalfacile aĉeteblaj.

Ĉu eblas loĝi ekster la kongresejo? Ĉu eblas mem zorgi pri manĝoj?

Principe eblas, tamen ni malrekomendas tion. Loĝadon kaj manĝadon la kongreso provizas en bonaj prezoj kaj en decaj kondiĉoj. Se vi bezonas pli luksajn kondiĉojn, vi povas mendi lokon en iu hotelo, sed vi devos mem prizorgi transporton al la kongresejo. Manĝado en restoracioj plej verŝajne estos pli multekosta ol tiu provizata de la kongreso. En ĉirkaŭaĵo de la kongresejo, kiam ni vizitis ĝin, estis almenaŭ unu restoracio, tamen proksime ni ne trovis bazaron por aĉeti simplajn manĝaĵojn.

Ĉu estas iuj specifaj nomrmoj pri vestiĝado en Togolando?

Ne vere. En Togolando homoj pli kaj pli emas vesti sin kiel en Eŭropo kaj Usono kaj ne estas iuj malkutimaj nomroj.