Kotizoj

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj. Aĝo estas kalkulita je 5-a de aŭgusto 2017.

Antaŭpago

Minimuma antaŭpago estas 30 eŭroj. Aliĝo validas nur ekde pago de antaŭpago (krom stipendiitoj de TEJO). Antaŭpago estas parto de la kotizo (ĝi ne estas aldona pago, sed parto de la tuta kosto pagata pli frue). Antaŭpago estas neredonebla.

Programkotizoj

Potaga partopreno kostas kvinonon de la plena kotizo.

Aliĝintoj pli junaj ol 12 jaroj aliĝas senpage. Loĝadon ili pagas normale nur se ili bezonas apartan liton. Manĝon ili pagas laŭmende.

Se vi aĝas de 12 ĝis 19 jarojn:
A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
ĝis 2017-03-15 50 30 10
ĝis 2017-04-30 60 35 15
ĝis 2017-06-30 75 45 25
poste (surloke) 95 60 40
Se vi aĝas de 20 ĝis 35 jarojn:
A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
ĝis 2017-03-15 75 45 15
ĝis 2017-04-30 85 50 20
ĝis 2017-06-30 100 60 30
poste (surloke) 120 75 45
Se vi aĝas 36 jarojn aŭ pli:
A-ŝtatoj B-ŝtatoj C-ŝtatoj
ĝis 2017-03-15 125 75 25
ĝis 2017-04-30 135 80 30
ĝis 2017-06-30 150 90 40
poste (surloke) 170 105 55
Listo de ŝtatoj

A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono

B-ŝtatoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio, Ukrainio

C-ŝtatoj: ĉiuj ceteraj landoj

Malrabatoj

Tiuj prezoj validas por individuaj membroj de TEJO (krom la membroj kun gvidlibro) kaj patronoj de TEJO en 2017. Se vi ne apartenas al tiu kategorio, bonvolu aldoni 30 eŭrojn (A-ŝtatoj), 25 eŭrojn (B-ŝtatoj) aŭ 20 eŭrojn (C-ŝtatoj).

Loĝkotizo

tuta semajno unu nokto
loko en 3-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) 140 28
loko en 4-6-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) 110 22
loko en 8-12-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) 90 18
loko en amasloĝejo (sur planko) 40 8
loĝado en propra tendo 20 4
loĝado memzorge (ekster la kongresejo) 0 0

ATENTU! Se oni mendas lokon sur lito, oni nepre kunportu propran litotolaĵon kaj kusenon, ĉar la ejo ne liveras tion. Memoru tamen, ke temas pri tre varma lando, do unu maldika tavolo por meti sur matracon kaj dua maldika tavolo por kovri vin estas tute sufiĉaj.

Manĝokotizo

tuta semajno unu manĝo
matenmanĝo 28 4
tagmanĝo 38,5 5,5
vespermanĝo 38,5 5,5
ĉiuj manĝoj 105 15

Invitleteroj

Multaj landoj, malgraŭ bezono ricevi vizon al Togolando, ne bezonas havi invitleteron. Vizon ofte oni povas simple ricevi pagante ĝin ĉe la konsulejo/ambasadejo aŭ ĉe la landlimo. Bonvolu detale esplori pri via vizbezono por eniri Togolandon. Se vi tamen bezonas invitleteron, ĝia sendo kostas 10 eŭrojn.

Ŝanĝoj en mendoj

Ŝanĝi vian mendon de manĝo aŭ loĝprefero estas ĝis 15.07.2017 senpage. Ŝanĝoj post tiu dato estas daŭre eblaj (laŭ disponebleco) sed kostas 5 eŭrojn je ŝanĝo.

Kiel pagi?

La antaǔpagon (almenaŭ 30 eŭroj) vi pagu antaǔ la aranĝo. Bonvolu kontroli la limdatojn. La restantan kotizon vi rajtas ĝiri antaŭ IJK aǔ pagi surloke post via alveno. Tamen se vi ĝiras mallonge antaŭ la evento, kunportu pruvilon pri via pago! La pagoj devas alveni al la UEA-kontoo: IJKB-B. Eblas pagi interalie tra UEA-peranto, per kreditkarto, per PayPal. Detaloj informoj pri tio troveblas en la paĝaro de UEA.

Kiel aliĝi?

Vi povas aliĝi per la aliĝilo.