Bonvenon en la IJK!

Posted Leave a commentPosted in Senkategoria

Bonvenon en la retpaĝo de la 73-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu okazos de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2017 en Aneho, Togolando!

La retpaĝo estos daŭre riĉigata, sed jam nun vi povas trovi ĉi tie informojn pri la kongresa temo, ekscii pri kotizoj, konatiĝi kun partoprenkondiĉoj kaj respondoj al oftaj demandoj, kaj plej grave – aliĝi al la kongreso! Ni ankaŭ invitas vin subteni partoprenon de junaj afrikaj aktivuloj en la unua IJK okazonta en Afriko. Partoprenu kaj kontribuu por ke ni kune realigu ĉi tiun mirindan projekton!

Fot. Leon Schnelldorfer