Loko

La lando

Mapo de Togolando

Togolando estas ŝtato en la okcidenta parto de Afriko kun la ĉefurbo Lomeo (france: Lomé). Ĝi limas okcidente al Ganao, norde al Burkino, oriente al Benino. En tiu ĉi ŝtato vi povas paroli france kaj ĝi estas unu el la malplej grandaj ŝtatoj en Afriko. La oficiala lingvo de Togolando estas la franca. En kelkaj regionoj oni parolas ankaŭ la germanan. En la lando estas uzataj multaj afrikaj lingvoj, inter kiuj multaj dialektoj de la evea lingvo kaj de la kabijea lingvo. En la sudo de la lando estas uzataj lingvoj apartenantaj al la gbea lingvaro kaj en la nordo lingvoj apartenantaj al la gur-lingvaro. En la listo de la vivantaj lingvoj de la lando troviĝas entute 39 lingvoj. Antaŭ la unua mondmilito, Togolando estis germana kolonio, sed poste ankaŭ franca kaj brita.

La urbo

La IJK okazos en Aneho, togolanda urbo kun 25 mil loĝantoj, situanta 50 kilometrojn oriente de la ĉefurbo Lomeo. Ĝi havas ampleksan historion – ĝi estas grava loko por la Guin-Mina komunumo, ĝi travivis koloniismon, ĝi ankaŭ estas haveno kaj fiŝista urbo.

La kongresejo

La IJK-ejo estas lernejo “Saint Pierre et Paul” (Sanktaj Petro kaj Paŭlo). De ĝia tegmento oni povas vidi la oceanon, do vi ĝuos belajn ondojn kaj strandon (tamen, vera naĝado povas esti malkonsilita pro tre fortaj fluoj).

Ni rezervis la tutan lernejon por la evento, do ni estos liberaj organizi la ĉeeston kiel ni volas. La lernejo estas sufiĉe granda. Ene estas sportterenoj, por programo disponeblas pluraj salonoj. La koncertejo estas en konstruaĵo, kiu iam estis preĝejo, do estas tie ege bela lumo kaj bona akustiko.

La ejo situas 50 metrojn de la oceano, en la centro de la urbo, kiel vi povas vidi sur tiu ĉi mapo:

[iframe width=”100%” height=”500″ frameborder=”0″ scrolling=”no” marginheight=”0″ marginwidth=”0″ src=”http://www.openstreetmap.org/export/embed.html?bbox=1.5909200906753542%2C6.225048900122489%2C1.5950292348861697%2C6.228157906067993&layer=mapnik&marker=6.226600739010122%2C1.5929746627807617″ style=”border: 1px solid black”]
Pligrandigu mapon

Koordinatoj

Latitudo: 6° 13′ 35.0″ (6.226389)
Longitudo: 1° 35′ 34.7″ (1.592972)

Kiel alveni?

Por eksterlandanoj, la plej simpla maniero estas flugi al Lomeo (LFW). Se vi venas la 4-an aŭ la 5-an de aŭgusto, ne hezitu informi la organizantojn – ni provos organizi akceptadon en la flughaveno. Por homoj alvenantaj en grupoj, ni provos organizi karavanojn. Por homoj alvenantaj individue, ni poste disponigos pli detalajn informojn pri la alvenebloj.