Kongresa temo

Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj

La kongresa temo de la 73-a IJK estas “Virinoj kaj viroj kun siaj kulturoj”. Kiel esperantistoj, ni parolas pri kulturoj ofte: plej ofte pri kulturoj naciaj, popolaj, etnaj. La ĉi-jara kongresa temo celas pliriĉigi tiun ĉi diskuton je pliaj dimensioj, ĉefe je tiu de genro. Kulturoj nome ne ekzistas en vakuo – male, ili estas en konstanta interago unu kun la alia, kaj kun la diversaj aksoj de niaj identecoj, kiel ekzemple genro. Ni do parolos ne nur pri diversaj popolaj kulturoj, sed ankaŭ, interalie, pri kulturoj inaj kaj viraj, kaj pri la multaj nuancoj kaj intersekcoj ekzistantaj inter ili.

Zamenhof fame diris: “ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”. Plivastigante lian ideon, ni povus aldoni: “ne viroj kun virinoj, sed homoj kun homoj”. En tiuj ĉi zamenhofaj vortoj troviĝas la ideo de egaleco. Tamen, tio ne signifas forigi la diferencojn inter ni: ni male agnosku tiujn diferencojn, forigante nur la malegalajn valorojn historie asignitajn al ili.

La plej grava avantaĝo de Esperanto sendube estas, ke ĝi ebligas interagojn inter homoj apartenantaj al diversaj kulturoj. Nia celo dum la IJK estas ĝuste kundividi niajn kulturojn unuj kun la aliaj – ni lernu pri kulturoj de aliuloj, sed samtempe ni ekhavu novajn perspektivojn ankaŭ pri niaj propraj, kaj primeditu la procezojn per kiuj kulturoj ĝenerale funkcias. Rezulte, ni povos forĝi fortajn aliancojn surbaze de niaj komunaĵoj kaj malsamecoj, por kune krei mondon kie ni ĉiuj povas prosperi.

La kongresan temon ni esploros dum la tuta semajno per prelegoj, diskutrondoj, trejnadoj, kaj aliaj programeroj.