Taga programo

Prelego pri Wangari Maathai, la virino kiu plantis milionojn da arboj
Tiu afrikanino estas nun fama en la tuta mondo pro siaj kuraĝaj bataloj kiujn ŝi kondukis por la planedo, por la virinaj rajtoj kaj por libereco. En sia lando, Kenjo, kiel alie en Afriko, ŝi kontraŭis senarbarigon kaj renaskigis arbarojn helpe de miloj da personoj. Ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco en 2004.

Diskutrondo pri Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre bezonas ĝin?
Ĉu vi ŝatas legi? Kaj ĉu vi legas E-verkojn? Aŭ vi pensas ke nenio interesa eldoniĝas en EO? Ĉu kaj kial estas bezonate legi E-literaturon? Kia estas estonto de la E-literaturo? (en la mondo de ciferecaj libroj sed same en la tempo de apenaŭa legado en plejparto de la mondo) Kiaj estas defioj de la verkado, tradukado kaj eldonado de E-literaturo? Venu diskuti la estonton (kaj nuntempon) de la E-literaturo – kune kun eldonistoj, verkistoj kaj legantoj

Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj?

La mondo ŝanĝiĝas – kaj ni ŝajne alproksimiĝas al la „turnopunkto“, kiu povas havi du direktojn – al la pli bona kaj malpli bona socio, ol estas la ĝisnuna. Nia tero urĝe bezonas daŭripovan evoluon – ĉu ĝi realigeblas? Ĉu eblas havi samtempe ĉiam pli modernajn telefonojn kaj puran naturon? Kion ni (homaro) pleje bezonas nuntempe? Kiun vojon elekti? Kion fari kun sia vivo? Kiel agi, por vere plibonigi la mondon? Diskutrondo pri aktualaj problemoj de la nuna epoko – venu esprimi ankaŭ vian opinion!

Prelego pri inaj herooj en popularaj eŭropaj fabeloj
Fabeloj estas unu el plej interesaj neformalaj edukadmanieroj -pere de elpensataj historioj aŭtoroj aŭ gepatroj volas prezenti kaj instrui al infamoj ĝeneralajn regulojn kiuj regas nian mondon. Pro kulturaj diferencoj fabeloj el diversaj mondopatroj prezentas diversajn vivmanierojn, sed preskaŭ ĉiam ekskluzas inajn heroojn de la plej dezirindaj kaj honoraj roloj. Mi rakontos pri kelkaj aliroj al la temo de inaj herooj en fabeloj de la kulturscienca vidpunkto kaj provos montri ilin uzante ekzemplojn de konkretajn popularaj euroŭaj fabeloj.

Skandalo en Togolando: Germana kolonia regado, misio, virinoj kaj viroj – prelego
En la jaro 1900, la kolonia distriktestro Geo Schmidt en Atakpamé laŭdire seksperfortis junulinon. El tio rezultis skandalo loka, poste nacia, eĉ la Imperia Parlamento en Berlino okupiĝis pri ĝi. Tiaj atakoj ja fojfoje okazadis, do kial tioma tumulto? Nova studo de Rebekka Habermas “Skandal in Togo, Ein Kapitel deutscher Kolonialherrschaft” rakontas, uzante tiun mikro-historian eventon, pri fascinigaj sociaj procezoj. Kiel koloniaj oficialuloj, fakte la plej potencaj viroj surloke, baraktis ne nur kun afrikaj loĝantoj, sed ankaŭ kontraŭ kristanaj misiistoj kiuj volis disvastigi ĉefe la vorton de Dio kaj certan idealon pri deca vivo en familio.