Trejnadoj

TEJO-trejnistoj preparas por vi ege interesan kaj bonkvalitan trejnad-programon. Uzu vian ŝancon kaj partoprenu trejnadojn gvidotajn de mojosaj, motivitaj, energiaj, spertaj junaj edukistoj, kiuj volas ŝanĝi la mondon.

Temoj de trejnadoj:

1. Kiel enmeti 24 horojn en 1 tagon?

Trejnistoj: Iwona kaj KuboF

Direktoro kaj dungito, entreprenisto kaj senhejmulo. Ĉiuj tiuj homoj havas ion komunan – ilia tago konsistas de 24 horoj kaj dependas ĝuste de ili mem kiel la tempon utiligos. Dum la trejnado vi ekscios kaj kunhavigos vian sperton pri ŝtelado de tempo, prioritatoj, utila disdivido de laboro kaj pli.

2. Krei laborteamon per ludoj

Trejnistoj: Irene kaj Michela

Baza enkonduko al la teorio de la laborgrupo  kaj aktivecoj por lerni kiel bone kunlabori.

Ni ludos kaj ekzercos nin konkrete kunlaboradi grupe, speciale celitaj al  la grupaj dinamikoj.”

3. Kune danci

Trejnisto: Catalina

En multaj tradiciaj dancoj, la viro kondukas kaj la virino sekvas. En tiu ĉi trejnado, ni forlasas tiujn genrajn rolojn. Surbaze de kelkaj balfokaj dancoj (europaj popoldancoj), vi lernos konduki, sekvi, kaj trovi balancon inter ili, ĝis neniu plu scias, kiu decidas, kion oni faru.

4. Sukcesa introvertulo

Trejnisto: Karina

Kiel introvertita persono povas sukcesi en la mondo kreita por ekstravertuloj?

Kiel kunlabori kun homoj kun diversaj personecoj?

Mi invitas ĉiujn, sendepende de via personeco – ni lernu unu de alia.

Ps. Homojn, kiuj ne scias kion signifas “introvertulo” mi invitas des pli.

5. Kiel esti sukcesa gvidanto?

Trejnistoj: Charlotte, Francesco, Sara

6. Kontraŭ-diskriminacia trejnado

Trejnisto: Jeremie, Bernard

7. Organizu vian landan agadon

Trejnistoj: Leon, Tomaŝ, Enric

Ĉu vi scias kiel funkcias la organizita Esperanto-movado? Ĉu vi volus fondi novan asocion? Ĉu scias kiel dividi la taskojn en via landa sekcio? Kaj ĉu vi scias kiel efike varbi membrojn por via organizo? Al tiuj kaj aliaj demandoj pri Landa Agado ni strebos kune serĉi respondojn. Se vi estas aktivulo, profitu la ŝancon partopreni ĉi tiun unikan trejnadon!

8. Energigaj ludoj kaj lernado

Trejnistoj: Mireille, Olymp

9. Teknikaĵoj, kiuj povas faciligi nian vivon

Trejnistoj: Joop, Carlos

10. Kiel instrui Esperanton?

Trejnisto: Cyprien