Vespera programo

5.8.2017 6.8.2017 7.8.2017 8.8.2017 9.8.2017 10.8.2017 11.8.2017
20:15 Gravaj anoncoj Gravaj anoncoj Gravaj anoncoj (15 minutoj) Gravaj anoncoj Gravaj anoncoj Gravaj anoncoj Fermo de IJK
20:45 Interkona vespero kun Kimo! Projekciado de filmoj pri Burundo kaj Togolando Drinkejo Strategia forumo Granda teamkonstruado (20:30) Drinkejo Kvizo Nokta ludo Drinkejo Strategia forumo Koncerto de Kimo Drinkejo
21:15 Koncerto de Jonny M Internacia vespero Drinkejo
21:45 Diskejo Drinkejo Koncerto de afrika muzikgrupo Gufujo kun tabloludoj Strategia forumo Gufujo kun tabloludoj
22:15 Diskejo
22:45 Diskejo Diskejo
Ĝis noktofin’
Gravaj anoncoj
Por ludemuloj
Drinkejo
Koncertoj
Diskejo
Gufujo
Strategia forumo
Aliaj

Gravaj anoncoj

Okazos ĉiutage tuj pos la vespermanĝo je la 20:15 kaj ĉiam daŭros pli malpli 30 minutojn. Dum gravaj anoncoj ni sciigos vin pri la programo de sekvontaj tagoj kaj ankaŭ informos vin pri gravaj aferoj, kiuj estos utilaj por vi dum la tuta semajno.

Por ludemuloj

Interkona vespero (5-a Aŭgusto, 20:45)

Se vi volas interkontaiĝi kun aliaj homoj, kiuj partoprenos IJK-n vi estas certe bonvenaj. Interkonan vesperon gvidos Kimo el Danio, kiu uzos diversaj ludoj por bli bone ekkoni unu la alian.

Granda Teamkonstruado (7-a Aŭgusto, 20:30)

priskribo baldaŭ aperos

Kvizo (8-a Aŭgusto, 20:45)

Testu viajn sciojn dum la kvizo, kiu estis preparita por vi. Temas ĉefe pri demandoj, kiuj rilatas Esperanto-movado en la tuta mondo, sed ankaŭ pri Afriko kaj aliaj diversaj temoj. Gajnonto denove ricevos interesajn premiojn.

Aventura Nokta Ludo (9-a Aŭgusto, 20:45)

Malkovru kun ni la mondon de amuzaj noktaj ludoj! Dank’ al teamdivido vi spertos aventuron kiam plenumante diversajn taskojn kiujn ni pretigis por vi. Atendos vin diversaj budoj kun aktivaj ludoj kaj taskoj. Krom ekkonado de novaj homoj, vi ankaux testos viajn lingvosciojn, danctalentojn, direktosencojn kaj multon pli. Jam komence de la semajno atendos vin listo cxe la programtabulo al kiu vi povus enskribigxi por havi sekuran lokon en la neforgesebla ludo 🙂

Drinkejo

Ĉi tie vi povos aĉeti senalkoholajn kaj alkoholajn trinkaĵojn por malmultekostaj prezoj. Vi povos gustumi diversaj specoj de alkoholaĵoj de diversaj landoj.

Drinkejo estos malfermita por vi je:

5-a Aŭgusto, ek de 21:45

6-a Aŭgusto, ek de 20:45

7-a Aŭgusto, ek de 20:45

8-a Aŭgusto, ek de 20:45

10-a Aŭgusto, ek de 20:45

11-a Aŭgusto, ek de 21:15

Koncertoj

Koncerto de afrika muzikgrupo (6-a Aŭgusto, 21:45)

priskribo baldaŭ aperos

Koncerto de Jonny M (7-a Aŭgusto, 21:30)

Ekde la jaro 2010, la 26-jara Jonny M produktas regeon en Esperanto. Liaj unuaj kantoj, eldonitaj senkoste en la albumeto Pli ol espero, iĝis rapide konataj en Esperantujo. Granda sukceso iĝis la publikigo de la albumo Regestilo en 2013. Post koncertoj en la tuta mondo (Japanio, Brazilo, Indonezio kaj multaj lokoj en Eŭropo) li en decembro 2016 lanĉis novan albumon, Kreaktiva, kun multaj pensigaj, samtempe dancigaj kantoj. Do nepre venu al lia koncerto!

Koncerto de Kimo (10-a Aŭgusto, 20:45)

Denaskulo, legenda personeco de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj IJK-oj kaj IS-oj.

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996 kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. La nomon Esperanto Desperado li elpensis pro intervjuo kiun li faris kun fama dana kantisto, kiu diris ke ĉar Esperanto malsukcesis li verkis kanton en Desperado. Li estis kantisto kaj akordionisto en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun aliaj du famaj esperantaj muzikistoj. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: ‘Sola’.

En aŭtuno 2005 li kunfondis la muzikensemblon Hotel Desperado en kiu estis ankaŭ kelkaj anoj el Esperanto Desperado.

Ĉi-jare Kimo dum la kongreso ne nur prezentos liajn plej famajn kantojn kiuj rapide ĉiam dancigas kongresanojn, sed ankaŭ kunlabore kun aliaj junaj muzikistoj el la Afrika kontinento pretigos ne forgeseblan koncerton plena de internaciaj ritmoj.

Diskejo

Se vi volas ĝui internaciajn kantojn, vi povas ĝui ilin ĉe diskejo, kie ni ludos diversajn kantojn de diversajn regionojn kaj landojn de la tuta mondo. Se vi havus iun preferan kanton vi povas aldoni ĝin en kantolisto, por ke ankaŭ homoj sciu pri viaj ŝatataj kantoj. Ĝuu kantojn ne nur de Esperantujo ĝis la nokto fin´.

Tempoj por diskejo:

5-a Aŭgusto, ek de 21:45

7-a Aŭgusto, ek de 22:45

9-a Aŭgusto, ek de 22:45

10-a Aŭgusto, ek de 22:15

Gufujo kun tabloludoj

Se vi ne estas festemulo kaj se vi ŝatas silenton, gufujo estas ĝusta loko por vi. En gufujo vi povos ĝui silentan etoson kaj varman teon. Vi ĉiuj povos kune babili pri diversaj temoj kaj ĝui longajn vesperojn. Ne forgesu preni propran tason por via teo. Ĉi tie ankaŭ troveblos diversajn tabloludojn, por ke vi povu batali kontraŭ unu la alia kaj ankaŭ vi povos lerni novajn ludojn, kiuj eble ne ekzistas en viaj landoj.

Tempoj por gufujo:

8-a Aŭgusto, ek de 21:45

11-a Aŭgusto, ek de 21:45

Strategia Forumo

Kiun direkton prenu la tutmonda junulara organizo en sia agado? Diskutu kun aliaj aktivuloj pri tio kio gravas al vi kaj kiel eblas labori pri tio por disvolvi la novan strategian laborplanon de TEJO.

Tempoj:

6-a Aŭgusto, ek de 20:45 ĝis 22:45

8-a Aŭgusto, ek de 21:45 ĝis 23:45

9-a Aŭgusto, ek de 20:45 ĝis 23:45

Aliaj

Projektumado de filmoj (6-a Aŭgusto, 20:45)

Dum tiu ĉi programero vi povos spekti filmoj pri landoj Burundo kaj Togolando.Tiel vi povos ekkoni kulturojn de kongresa lando kaj ankaŭ de lando, kiu troviĝas en alia parto de Afriko.

Fermo de la IJK (11-a Aŭgusto, 20:15)

Dum la lasta vespero ni kune fermos unuan afrikan IJK-n. Ni sciigos vin pri diversaj statistikoj okazintaj dum IJK kaj ni ĉiuj poste dankos al organizantoj de la kongreso por ilia gravega laboro dům la tuta aranĝo.

Internacia vespero (11-a Aŭgusto, 21:15)

Post la fermo okazos internacia vespero, kie vi povos montri vian talenton antaŭ ĉiuj partoprenontoj. Se vi scipovas kanti, ludi, danci, ktp. aliĝu al internacia vespero. Dum la tuta semajno vi havos eblecon aliĝi kaj enskribi vian nomon al la listo, kiu estos afiŝita ie en la ĉefa koridoro. Aliĝu kaj pliriĉigu lastan vesperon de IJK.