Subtenu

Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton. Restas do solvebla parto – kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis ĉi tiu kampanjo!

Kiel subteni?
Bonvolu iru al la koncerna retpaĝo de TEJO. Por subtenantoj kaj sponsoroj ni pretigas diversajn donacojn. Pri detaloj legu sube. Kaze de problemoj, bonvolu kontakti la oficejon.

Pri kiu evento temas?

afrika-ijk-homoj Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas aranĝo dum kiu, ofte por la unua fojo, renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo. Oni havas eblecon konatiĝi, trejniĝi, interŝanĝi spertojn kaj ideoj pri junulara Esperanto-movado. Dum la IJK oni povas senti bonegan etoson – homoj venas tien por kune ĝui, laboiri, ekkonii unu la alian. Internacia Junulara Kongreso ne malofte estas tiu evento, kiu difinas, ke ni estos esperantistoj por tuta vivo.

Kial ni decidis fari tion?

afrika-ijk-laboro Por ebligi al afrikanoj havi tian sperton, kiu eblas en IJK, en 2009 TEJO alprenis strategian decidon pri okazigo de sia kongreso en Afriko. Ĉi tiu plano realiĝos en 2017 – la kongreso okazos en Togolando. Lige kun la tio estis preparita projekto „aejk – afrika-eŭropa junulara kapabligo” kies buĝeto estas pli ol 140 mil eŭroj. Ĝiakadre interkapabliĝos signifa grupo de aktivuloj el kelkaj afrikaj kaj eŭropaj landoj. La projekto konsistas interalie el 4 renkontiĝoj, sed ĝia kerna punkto estos sufiĉe grandskala evento okazonta dum IJK en Togolando. Tio evidente donas grandajn eblojn, sed ankaŭ signifas du defiojn.

Kiel ni utiligos vian subtenon?

infografiko-monkolektado
La unua defio estas propra financado de la projekto. De la Eŭropa Komisiono per la programo Erasmus+, la projekto ricevis subvencion, kiu estas ĉirkaŭ 130 mil eŭroj. Tamen TEJO devas ankaŭ mem kontribui per sumo, kiu estas nebagatela, ĉar temas pri pli ol 13 mil eŭroj. La dua defio estas certigo de la sama eblo ankaŭ al aktivuloj el aliaj afrikaj landoj, kiuj ne partoprenas en la projekto (por alikontinentaj aktivuoj haveblas alia programo – Partoprenu en IJK). Por venigi al IJK efektive reprezentan grupon de ĉirkaŭ 10 aktivuloj el diversaj afrikaj landoj, necesas ĉirkaŭ 12 mil eŭroj. Feliĉe, ni ne komencas de nulo. Danke al malavereco de esperantistoj ni kolektis jam parton de la celata sumo, kiu estas 25 mil eŭroj. Ceteron ni ŝatus kolekti pere de ĉi tiu kampanjo.

Kion ni volas atingi?

Nia ĉefa celo estas, ke la afrika IJK estu afrika ne nur per tio, ke ĝi okazas en ĉi-tiu kontinento, sed ĉefe per tio, ke vastskale partoprenu ĝin junaj Esperanto-aktivuloj de la tuta kontinento. Tial ni sin turnas al vi, al esperantistoj kaj amikoj de nia ideo helpi al junaj Esperanto-aktivuloj el Afriko ricevi tiun nemaltrafeblan sperton. Subtenu la kampanjon!

La unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo
La unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo

Donacniveloj

$1 Ĉiu povas helpi!

Ĉiu povas helpi al afrikaj aktivuloj. Helpu ankaŭ vi! Vi ekhavos tujan aliron al niaj ĝisdatigoj per Generosity.

$9 Subtenanto

Montru vian subtenon por junaj aktivuloj en Afriko! Via nomo aperos sur la listo de donacintoj.

$36 Subtenanto – unu tago en IJK

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn de unu aktivulo dum unu tago de IJK. Via nomo aperos sur la listo de donacintoj kaj vi retpoŝte ricevos raporton pri la IJK preparitan speciale por la subtenantoj.

$99 Subtenanto – duono de IJK

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn de unu aktivulo dum duono de IJK. Via nomo aperos sur la listo de donacintoj kaj vi ricevos: – retpoŝtan raporton pri la IJK preparitan speciale por la subtenantoj, – poŝtkarton de la IJK.

$199 Subtenanto – tuta IJK

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn de unu aktivulo dum tuta IJK. Via nomo aperos sur la listo de donacintoj. Vi ricevos: – retpoŝtan raporton pri la IJK, – poŝtkarton de la IJK, – etan donacon el Togolando.

$299 Sponsoro

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn kaj vojaĝkostojn de aktivulo el proksima afrika lando, kiel ekzemple Niĝerio. Via nomo aperos sur la listo de sponsoroj, kiu estos laŭtlegita dum malfermo de la IJK kaj publikigita en Kontakto kaj Revuo Esperanto. Vi ricevos: – retpoŝtan raporton pri la IJK, – poŝtkarton de la IJK, – etan donacon el Togolando, – kadron kun foto de IJK.

$799 Bronza oficiala sponsoro

Vi ricevos ĉion kiel sponsoro kaj speciale por vi elektitan donacon de Libroservo de UEA. Aldone, ni laŭtlegos vian mesaĝon dum malfermo de la kongreso. Se vi venos al la IJK en Togolando, vi ricevos 25-elcentan rabaton.

$1,299 Arĝenta oficiala sponsoro

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn kaj vojaĝkostojn de aktivulo el fora afrika lando, kiel ekzemple Kenjo. Vi ricevos ĉion kiel bronza oficiala sponsoro kaj aldone ni starigos proponitajn de vi demandojn dum radia intervjuo kun la subvenciitoj. Se vi venos al la IJK en Togolando, vi ricevos 50-elcentan rabaton.

$2,899 Ora oficiala sponsoro

Per via subteno vi kovras partoprenkostojn kaj vojaĝkostojn de aktivulo el tre fora afrika lando, kiel ekzemple Madagaskaro. Vi ricevos ĉion kiel bronza oficiala sponsoro kaj aldone – ni starigos proponitajn de vi demandojn dum radia intervjuo kun la subvenciitoj kaj – je via dispono estos tuta paĝo en revuo Kontakto (enhavo ne povas esti kontraŭ niaj regularoj kaj principoj). Se vi venos al la IJK en Togolando, vi estos akceptita tute senpage.