Ĉiuj prezoj estas en eŭroj. Aĝo estas kalkulita je 5-a de aŭgusto 2017.
Antaŭpago
Minimuma antaŭpago estas 30 eŭroj. Aliĝo validas nur ekde pago de antaŭpago (krom stipendiitoj de TEJO). Antaŭpago estas parto de la kotizo (ĝi ne estas aldona pago, sed parto de la tuta kosto pagata pli frue). Antaŭpago estas neredonebla.
Programkotizoj
Potaga partopreno kostas kvinonon de la plena kotizo.
Aliĝintoj pli junaj ol 12 jaroj aliĝas senpage. Loĝadon ili pagas normale nur se ili bezonas apartan liton. Manĝon ili pagas laŭmende.
Se vi aĝas de 12 ĝis 19 jarojn:
A-ŝtatoj | B-ŝtatoj | C-ŝtatoj | |
ĝis 2017-03-15 | 50 | 30 | 10 |
ĝis 2017-04-30 | 60 | 35 | 15 |
ĝis 2017-06-30 | 75 | 45 | 25 |
poste (surloke) | 95 | 60 | 40 |
Se vi aĝas de 20 ĝis 35 jarojn:
A-ŝtatoj | B-ŝtatoj | C-ŝtatoj | |
ĝis 2017-03-15 | 75 | 45 | 15 |
ĝis 2017-04-30 | 85 | 50 | 20 |
ĝis 2017-06-30 | 100 | 60 | 30 |
poste (surloke) | 120 | 75 | 45 |
Se vi aĝas 36 jarojn aŭ pli:
A-ŝtatoj | B-ŝtatoj | C-ŝtatoj | |
ĝis 2017-03-15 | 125 | 75 | 25 |
ĝis 2017-04-30 | 135 | 80 | 30 |
ĝis 2017-06-30 | 150 | 90 | 40 |
poste (surloke) | 170 | 105 | 55 |
Listo de ŝtatoj
A-ŝtatoj: Andoro, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Omano, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono
B-ŝtatoj: Albanio, Aŭstralio, Bosnio-Hercegovino, Brunejo, Bulgario, Ĉeĥio, Estonio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Malto, Montenegro, Nov-Zelando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Serbio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Koreo, Tajvano, Turkio, Ukrainio
C-ŝtatoj: ĉiuj ceteraj landoj
Malrabatoj
Tiuj prezoj validas por individuaj membroj de TEJO (krom la membroj kun gvidlibro) kaj patronoj de TEJO en 2017. Se vi ne apartenas al tiu kategorio, bonvolu aldoni 30 eŭrojn (A-ŝtatoj), 25 eŭrojn (B-ŝtatoj) aŭ 20 eŭrojn (C-ŝtatoj).
Loĝkotizo
tuta semajno | unu nokto | |
loko en 3-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) | 140 | 28 |
loko en 4-6-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) | 110 | 22 |
loko en 8-12-lita ĉambro (sen littolaĵoj!) | 90 | 18 |
loko en amasloĝejo (sur planko) | 40 | 8 |
loĝado en propra tendo | 20 | 4 |
loĝado memzorge (ekster la kongresejo) | 0 | 0 |
ATENTU! Se oni mendas lokon sur lito, oni nepre kunportu propran litotolaĵon kaj kusenon, ĉar la ejo ne liveras tion. Memoru tamen, ke temas pri tre varma lando, do unu maldika tavolo por meti sur matracon kaj dua maldika tavolo por kovri vin estas tute sufiĉaj.
Manĝokotizo
tuta semajno | unu manĝo | |
matenmanĝo | 28 | 4 |
tagmanĝo | 38,5 | 5,5 |
vespermanĝo | 38,5 | 5,5 |
ĉiuj manĝoj | 105 | 15 |
Invitleteroj
Multaj landoj, malgraŭ bezono ricevi vizon al Togolando, ne bezonas havi invitleteron. Vizon ofte oni povas simple ricevi pagante ĝin ĉe la konsulejo/ambasadejo aŭ ĉe la landlimo. Bonvolu detale esplori pri via vizbezono por eniri Togolandon. Se vi tamen bezonas invitleteron, ĝia sendo kostas 10 eŭrojn.
Ŝanĝoj en mendoj
Ŝanĝi vian mendon de manĝo aŭ loĝprefero estas ĝis 15.07.2017 senpage. Ŝanĝoj post tiu dato estas daŭre eblaj (laŭ disponebleco) sed kostas 5 eŭrojn je ŝanĝo.
Kiel pagi?
La antaǔpagon (almenaŭ 30 eŭroj) vi pagu antaǔ la aranĝo. Bonvolu kontroli la limdatojn. La restantan kotizon vi rajtas ĝiri antaŭ IJK aǔ pagi surloke post via alveno. Tamen se vi ĝiras mallonge antaŭ la evento, kunportu pruvilon pri via pago! La pagoj devas alveni al la UEA-kontoo: IJKB-B. Eblas pagi interalie tra UEA-peranto, per kreditkarto, per PayPal. Detaloj informoj pri tio troveblas en la paĝaro de UEA.
Kiel aliĝi?
Vi povas aliĝi per la aliĝilo.