Ekskursoj

Vagado tra Aneho (urborigardo)

Aného estas la lasta urbo antaŭ la limo kun Benino. Ĝi estas interesa urbo, kie videblas la Lago Togo proksima al la oceano. La urbo estis la unua centro de la germana administracio kaj tiel en ĝi oni povas vidi koloniajn konstruaĵojn i.a imponajn vilaojn. La vizitantoj ne forgesu viziti la urban preĝejon, kiu prezentas mirindajn dekoraciojn kaj pentraĵojn.

En Aného okazas Epe-Epe, unu el la plej gravaj ceremonioj de la okcidenta Afriko kun grandiozaj manifestacioj kaj ritoj de la etnogrupo Guin ĉirkaŭ la preno de la sankta ŝtono – Kpessosso. Tiu ĉi festivalo estas unu el la plej mirindaj de Togolando.

Certe la vizitantoj ĝuos agrable la etoson de tiu landparto ĉirkaŭita de kokosarboj kaj enloĝanta de fiŝkaptistoj kaj terkultivistoj.

La urborigardado okazos sabate, la 5-an de aŭgusto, ĉar plej multaj partoprenantoj alvenas pli frue. Por tiuj, kiuj alvenas poste, ĝi povas esti ripetita dum la kongreso en la tempo kiun ni interkonsentu jam surloke.

Tuttaga ekskurso: Kpalimé

La urbo Kpalimé estas famkonata kiel unu el la plej gravaj metiistaj centroj de Togolando. Vi tie ĉi rimarkos la arkitekturaj postrestaĵoj de la germana koloniad-epoko, propraokule malkovros la butikojn de lokaj artistoj kaj metiistoj kaj admiros la riĉecon de ilia talento. En la urbocentro vi povos ankaŭ aĉeti freŝajn fruktojn kaj kelkajn lokajn specialaĵojn. La loka kuirarto havas grandan famon kaj estas la enireja pordo al via alkutimiĝo. Ekzemple, vi nepre provu fufu (pistitan ignamon kuiritan) por mem sperti!

En Kpalime vi vizotos i.a. la fortikaĵon Viale. Tiu ĉi konstruiĝis dum la dua mondmilito dank’al franca advokato Raymond Viale, la kastelo kuŝas sur la monto Kloto alta je 700 metroj. Ĝi estis plibonigata inter 1979 kaj 1982 por iĝi prezidenta rezidejo, kaj ĝi konis plilarĝiĝon per la konstruo de ministeriaj apartamentoj. Hodiaŭ la kastelo Viale estas preskaŭ forlasita. Vi buse ankaŭ vizitos ankaŭ la vilaĝon Womé kaj ĝian akvofalejon, kie eblas naĝi en la sanigaj akvoj. Bv. atenti pri la vojo al la akvoj, ĝi estas dekliva kaj tute ŝtupara. Sur revena vojo, vi vizitos kampon de kakaujoj kaj kafarboj kaj tiel komprenos kiel oni kultivas kaj flegas tiujn plantojn. Vi tie gustumos freŝajn kakaojn.

La tuttaga ekskurso okazos merkrede, la 8-an de aŭgusto.
Ĝia kosto estas 15 eŭroj.

Duontaga ekskurso: historiaj vilaĝoj Agbodrafo kaj Togoville

Okcidente de Aneho, ĉirkaŭ 20 km laŭ marbordo situas historie grava urbeto Porto Seguro ankaŭ nomata Agbodrafo. Tie estas tiel nomata “Ligna Domo”. En la kelo de tiu afrik-brazila stila domo, kie ne eblas eĉ stari rekte, vivis miloj da sklavoj. Tie la sklavoj devis atendi la enŝipigon.

Ĉe la okcidenda rando de la urbo trans la Lago Togo troviĝas la vilaĝo Togoville. Tiu ĉi lago iam donis sian nomon al la tuta lando (Togolando). Por atingi Togoville ni transiros la lagon Togo per pirogoj (kanuoj). En la vilaĝo ni vidos kelkajn memoraĵojn de la germana esploristo Gustav Nachtigal, kiu venis en 1884 kontrakti kun la loka reĝo Mlapa, traktadon kiu tiel certigis hegemonion de Germanio sur la regiono. Tiu landpeco, dekomence komerca kontoro, disvolviĝis kaj naskis teritorion sub kontrolo de Germanoj: Togolando rememore al tiu ĉi lago.

Togoville sterniĝas en duonrondo ĉirkaŭ la bela germana preĝejo (konstruita en 1910). Tiu ĉi estas dekoraciita per pentraĵoj de Afrikaj Sanktuloj kaj Statuo de Nia-Sinjorino de la lago de Togo, ŝia Reĝina Moŝto de la vilaĝo. La vilaĝanoj iras al la bazaro tra sablaj vojetoj. La var-interŝanĝa bazaro de togoville okazas ĉiujn merkredojn (precipe en la mateno). Oni interŝanĝas ter-devenajn produktojn kontraŭ tiuj, kiuj venas el la maro.

Togoville estas kvieta vilaĝo kun katolika lernejo estrita de misiistoj kaj multe da familiaj koketaj domoj, sed ĝi estas ankaŭ vilaĝo plena je tradiciaj kaj historiaj eventoj. Ni povas malkovri la domon de la posteulo de la Reĝo Mlapa por propraokule rimarki la tombon de tiu reĝo de la 19-a jarcento kaj aliajn malnovajn objektojn. Meze de la vilaĝo, apud la katolika preĝejo, troviĝas monumento, memorigaĵo, dediĉita al la eventoj de 1884, la jaro en kiu la germana diplomato Gustav Nachtigal kontraktis protektoratan traktadon kun la funkciulo de la reĝo, kio kondukis al la koloniado.

Togoville estas ankaŭ famkonata kiel centro de praktikaj animistaj religioj. La preĝemuloj alvenas de ĉiuj anguloj de la suda parto de Togolando por studi kaj praktiki siajn religiojn. Kaj tie ĉi, fetiĉoj kaj skulptaĵoj el ligno antaŭ multe da domoj estas.

La duontaga ekskurso okazos marde, la 9-an de aŭgusto antaŭtagmeze.
Ĝia kosto estas 5 eŭroj.

Postkongresa ekskurso: Lome, la ĉefurbo

Malkovru la ĉefurbon de Togolando kaj ĝiajn plej famajn vidindaĵojn. Post la busa rondpromenado tra la urbo, piede vi vizitos la ĉefan bazaron, la katedralon, kelkajn fortikaĵojn kaj konatiĝos kun la memoraĵo de la sendepentiĝo. La itinero kondukos ankaŭ al la nacia muzeo, kie estas kolekto da etnografiaj, historiaj kaj arkeologiaj objektoj. Tie la vizitantoj pli bone komprenos la enlandan kulturon en ĝia tuteco: la pasinteco de Togolando estas reprezentita per malnovaj fotoj kaj desegnaĵoj, vitrinoj montras muzikajn instrumentojn, objektojn datitajn je miljaroj, kalebasojn uzitajn por konservi nutraĵojn kaj akvon. Skulpturaĵoj el ligno, tabak-pipoj, vestaĵoj, ornamitaj metaloj kaj teksaĵoj same estas prezentitaj.

La postkongresa ekskurso okazos la 12-an de aŭgusto.
La kostoj estos precizigitaj dumkongrese.